Anna T. Surányi
Anna T. Surányi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 27-an de januaro 1947 (77-jaraĝa) en Jászárokszállás |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Art Vocational High School and Gymnasium Pécs (en) (1961–1965) Arta Universitato Moholy-Nagy (–1971) |
Familio | |
Infano | Eszter Tari |
Okupo | |
Okupo | ceramikisto fasonisto |
Anna T. Surányi [tE ŝurAnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo T. Surányi Anna estas hungara ceramikisto, mezlerneja instruisto. Ŝia (praktike neuzita) geedziĝa nomo estas Tari Józsefné, en ŝia nomo la sola majusklo signifas la komencan literon de la edzo. Ŝia filino estas Eszter Tari.
Anna T. Surányi[1] naskiĝis la 27-an de januaro 1947 en Jászárokszállás.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Anna T. Surányi maturiĝis en arta gimnazio en Pécs en 1965, poste ŝi akiris diplomon en Industriarta Altlernejo de Budapeŝto en 1971. Ŝia ĉefinstruisto estis Imre Schrammel. Inter 1971-1973 ŝi laboris en porcelana uzino de Hódmezővásárhely, poste ŝi instruis en la arta gimnazio en Pécs du jarojn, inter 1977 kaj 2008 ŝi estis artisto de porcelana uzino de Pécs. Ŝi ricevis premiojn en 2004 kaj 2005.
Elektitaj individuaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- Pécs (1989, 1994)
- Komló, Paks (1990)
- Makó, Kiskunfélegyháza (1992)
- Szeged (1994)
Elektitaj grupaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- Pécs (1978, 1984-1989, 1992, 1996, 2000)
- Budapeŝto (1983, 1985, 1992, 1998)
- Mohács, Siófok (1986)
- Faenza (1989)
- Valencia (1989, 1990)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- oficiala paĝo Arkivigite je 2020-07-10 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2020-07-10 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2020-03-19 per la retarkivo Wayback Machine
- [1]